Linuks-Mandrejko

Instalada instrukcio

Deviga konfiguraĵo

Instalado de Linuks-Mandrejko estas, plej ofte, tiel simpla kiel enŝovi la Instaladan KD en via KD-ROM-a drajvo, kaj restartigi vian komputilon. Bonvole vidu metodo 1.

NOTU:


Sube estas listigitaj la diversaj manieroj por instali Linuks-Mandrejkon:

  1. Lanĉu instaladon rekte de KD-ROM
  2. Faru ŝargdisketon de Vindozo
  3. Aliaj instalmanieroj


1. Lanĉu instaladon rekte de KD-ROM

La Instalada KD-ROM estas startigebla. Plejofte, vi povas simple enŝovi la KD-ROM-on en la drajvon kaj restartigi la komputilon. Obeu la instrukcion montratan ĉe la ekrano: premu la [Enigan] klavon por startigi la instaladon, aŭ premu [F1] por pli da helpo.

NOTU:

Sur certaj porteblaj komputiloj, la sistemo eble ne restartas de la KD. Tiuokaze, ankaŭ ĝi estas startigebla, kaj uzas pli “sekuran” startprocedon. Kiam aperas la invito, ŝanĝu la KD. Se ankaŭ la dua KD ne startas, vi devas prepari ŝargdisketon.
Vidu la 2-an metodon por detaloj.

[komenco de ĉi tiu paĝo]


2. Faru ŝargdisketon de Vindozo

Se via komputilo ne povas starti de la KD-ROM, vi devas fari ŝargdisketon sub Vindozo jene:

Por komenci la instaladon,

[komenco de ĉi tiu paĝo]


3. Aliaj instalmanieroj

Se ial ajn la antaŭaj metodoj ne taŭgas por vi (vi deziras uzi perretan instaladon, instaladon ekde pcmcia-karto aŭ ...), vi ankaŭ bezonos fari ŝargdisketon :

xxxxx.img estas la imaga dosiero:

cdrom.img instalado ekde KD-ROM
hd.img instalado ekde fiksita disko.
network.img instalado per from ftp/nfs/http (reto)
pcmcia.img instalado ekde pcmcia-aparatoj (atentu, la plej multaj ret-adaptiloj estas nuntempe rekte subtenataj de network.img)
hdcdrom_usb.img instalado ekde fiksdisko aŭ de KD-ROM-o konektita al USB
network_gigabit_usb.img instalado el reto kun gigabita aŭ USB-adaptilo
blank.img instalado uzanta vian propran Linuks-kernon

Por uzi blank.img, formu vian propran Linuks-kernon, kompilante ĉian necesan subtenon ene de la kern-imago (ne kiel modulon). Poste, post kreado de la disketo de blank.img, kopiu vian “vmlinuz”-kern-imagon sur la disketon.

[komenco de ĉi tiu paĝo]


Vi povas uzi ankaŭ teksto-reĝiman instaladon, se ial vi spertas problemojn uzante la defaŭltan grafikan instaladon. Por uzi ĝin, tajpu: [F1] ĉe la Linuks-Mandrejka bonveniga ekrano, kaj poste text ĉe la prompto.

Se vi bezonas savi vian ekzistantan Linuks-Mandrejkan sistemon, enŝovu vian Instaladan KD-ROM (aŭ iu ajn rilatan disketon), tajpu [F1] ĉe la Linuks-Mandrejka bonvena ekrano, kaj poste rescue ĉe la prompto.

Vidu http://www.linux-mandrake.com/drakx/README por pli da teknika informo.

[komenco de ĉi tiu paĝo]


Jen la ĉefaj etapoj de la instalado:

  1. Enŝovu vian instaladan KD-ROM (aŭ Instaladan disketon se necese) kaj restartigu vian komputilon.
  2. Klaku [Enigklavon] kiam la Linuks-Mandrejka bonveniga ekrano aperas kaj zorge obeu la instrukcion kiu aperas sur la ekrano.
  3. Kiam la instalado estas finita, forprenu la KD-ROM kiam ĝi estas elpelita (kaj disketon se vi havas iun en via drajvo); via komputilo restartos. Se ne, startigu ĝin mane.
  4. Linukso startos. Poste vi povas per "Saluto" eniri vian komputilon kiel "root" (radiko) aŭ kiel uzulo kiun vi kreis dum la instalado.

Grava noto:

La salutnomo “root” donas al vi liberan aliron al via Linuksa sistemo. Ne uzu ĝin krom por konfiguri aŭ administri Linukson. Por ĉiutaga uzado, uzu normalan uzantan salutnomon kiun vi povas krei per la konfigurilo "userdrake" aŭ per la komandoj "adduser" (aldonu salutnomon) kaj "passwd" (ŝanĝu pasvorton).

Bonŝancon kun Linuks-Mandrejko !

[komenco de ĉi tiu paĝo]


Por plia subteno pri instalado vidu la Mandrejkan difusiĝ-liston kaj FAQs (Oftaj Demandoj) ĉe la Mandrekja TTT-servilo: