Mandrake Linux ============== ============================================================================ La enhavoj de tiu KD-ROM estas Kopirajtita (C) 2001 Mandrakesoft S.A. kaj aliaj. Bonvole vidu la individuaj kopirajtaj avizoj en ĉiu fonta pakaĵo por la dissendaj kondiĉoj. La dissendaj kondiĉoj de la iloj kopirajtitaj de Mandrakesoft kaj Red Hat Software estas en la dosiero COPYING. Mandrake kaj ĝia identiga simbolo estas fabrikmarkoj de Mandrakesoft S.A. ============================================================================ Organizado de Dosierujoj Tiu dosierujo estas organizata jene: |----> Mandrake |----> RPMS -- binaraj pakaĵoj |----> base -- malgrandaj dosiersistemaj konfiguradaj arkivoj |----> mdkinst -- imagaĵo uzata por grafikaj instaladoj |----> images -- restarta kaj RAM-drajva imagaĵoj |----> dosutils -- instaladaj iloj por DOS |----> misc -- fontaj dosieroj, instaladaj arboj |----> VERSION -- nuna versia numero |----> RPM-GPG-KEYS -- GPG ŝlosilo uzata por subskribi Mandrejkajn RPM-ojn |----> COPYING -- informo pri kopirajto |----> INSTALL -- instalada instrukcio |----> README -- ĉi tiu dosiero Se vi konservas spegulon al subdisko aŭ NFS-a datumportilo, vi bezonos akiri ĉiujn sub Mandrake/, aldone al la disketaj imagaĵoj sub images/ kiujn vi bezonas por via sistemo. ============================================================================ Instalado Vidu la INSTALL dosiero. GRAVA KONGRUECA NOTO: Mandrejko estas konstruita kun CPU (ĉeforganaj) rapidecaj optimumigaĵoj por la Pentium-a klaso (Pentium(tm) lak konguraj CPU-oj, AMD K6, Cyrix M2, PIII...) do ĝi NE FUNKCIOS ĉe pli malnovaj i386 kaj i486 bazataj komputiloj. Tamen, a speciala versio por tiuj ĉeforganoj estos havebla por ŝuti de niaj serviloj kaj sur malmultekostaj KD-ROM-oj. ============================================================================ Fontoj Ĉiuj el la pakaĵoj specifaj je Linuks-Mandrejko venas kun iliaj fontoj sur la fontoj-KD-ROM (PowerPack Eldono). Bonvole uzu FTP-ajn servilojn por fontoj. Se vi ne havas atingon al la Interreto, Linuks-Mandrejko povas sendi al vi malmultekostan fontan arkivon. ============================================================================ Subteno Por uzantoj kiuj havas atingo de la TTT, vidu http://www.linux-mandrake.com/support/ Specife, vi povas trovi atingon al viaj dissendlistoj ĉe: http://www.linux-mandrake.com/en/flists.php3 Se vi ne havas atingo al la TTT vi povas aboni al la ĉefa dissendlisto. Por aboni, sendu retpoŝton al sympa@linux-mandrake.com kun subscribe newbie en la korpo de la mesaĝo. ============================================================================ Se vi ne ricevis dokumentaron kun tiu produkto, vi povas mendi la Mandrake PowerPack Eldono (kelkaj Mandrake KD-ROM-oj kaj Gvidlibro pro Instalado kaj Uzado kaj subteno pri instalado!) de niaj distribuistoj sur: http://www.linux-mandrake.com/en/fsinglecd.php3 ============================================================================ Komunikado Vi povas skribi al Mandrakesoft ĉe: WWW: http://www.mandrakesoft.com/company/contact ============================================================================